® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
La ĝenerala asembleo
de João José Santos
 
Unuakta tragedikomedio.
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2010
Paĝoj: 44 p.
Formato: 14 cm X 20 cm
Koloro: Kovrilo kolora, ene nigra
ISBN: 978-989-96312-3-6
Ĝenro: Dramo, tragedikomedio
Lingvo: Esperanto
 
Prezo por papera libro: 12,00 €
Mendu al lakaravelo@gmail.com.
 
Prezo por pdf-versio: ne aplikiĝas
Ne eldoniĝas ia ajn pdf-versio de ĉi tiu verko.
 
El la verko...
 
«Artemo Laboremo
Ĉu la estraro povus bonvole informi ĉi tiun asembleon pri la maniero kunvoki la membrojn de nia asocio por ĉi tiu ĝenerala asembleo?
 
Najlo Kanajlo
(Spirplenigante la bruston, kun mieno de gravulo, donante dikecon al la voĉo.) Nuuuu..., bone..., la membroj de nia asocio estis kunvokataj laŭ la kutimaj manieroj. Venas al la ĝenerala asembleo tiuj, kiuj emas veni al ĝi.
 
Artemo Laboremo
Kaj kiuj estas tiuj kutimaj manieroj kunvoki la membrojn?
 
Najlo Kanajlo
Ĉu vi ne legas nian revuon La malakcelo de esperanto? Ne faru sennecesajn demandojn!
 
Artemo Laboremo
Ĉu vi aludas al tiu revuo, kies redaktisto estas vi mem, Najlo Kanajlo? Ĉu pri tiu revuo, kiu ne eldoniĝas de antaŭ du jaroj?
 
Najlo Kanajlo
Oni faras, kion oni povas! La homoj ne verkas por la revuo...
 
Artemo Laboremo
Ĉu do la estraro kunvokis niajn membrojn per revuo, kiu ne eldoniĝas?»
 
Libroj el La Karavelo
Pri la verko...
 
En ĉi tiu ĝenerala asembleo, sin montras du apartaj manieroj vidi esperantan asocion. Ĉiam ekzistis homoj kiuj laboras, kaj tiuj kiuj retenas la povon. Ĉu en la esperanta mondo okazas malsame?
 
Surscenigo
 
La aŭtoro disponebliĝas por kunlabori kun esperantistaj teatrogrupoj, kiuj volas surscenigi la verkon. Estos interese aperigi novan eldonon kun fotoj de la surscenigo.