La esperanta alfabeto kaj prononco
® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
tajpi-agordo
h-sistemo
La alfabeto de esperanto kaj ĝia prononco
 
Jen la alfabeto de esperanto en bona prononco, en Jutubo: Alfabeto de esperanto.
 
Aŭskultu belan infankanton, kiel modelon de bona prononco: La malnova balancilo (Kajto)
 
En Jutubo vi trovos multajn aliajn kantojn de Kajto, kies prononco estas sekura gvidilo por komencantoj.
 
 
 
La supersignitaj literoj kaj la h-sistemo
 
La esperanta alfabeto enhavas 6 literojn, kiuj ne ekzistas en la latina nek en aliaj latinidaj alfabetoj. Tiuj estas la supersignitaj literoj, ankaŭ nomataj ĉapelitaj literoj.
 
Kiam ne ekzistas ebleco uzi la supersignojn de tiuj literoj, oni devas uzi, laŭ rekomendo de Zamenhof mem, la h-sistemon (vidu flanke). Tio estas, se oni ne povas skribi la supersignojn, oni skribu la literojn sen ili, aldonante la literon h. En la h-sistemo, u kaj ŭ skribiĝas ambaŭ per simpla u.
 
 
 
La aplikaĵo Tajpi por skribi la supersignojn
 
Ĝi estas eta aplikaĵo uzebla en ĉiuj versioj de Vindozo (Windows), kiun oni senpage kaj facile elŝutas, instalas, agordas kaj uzas.
 
Iru al ĝia origina paĝo por ĝin elŝuti: http://www.zz9pza.net/tajpi/.
 
La Karavelo faciligas ĝian uzadon per la subaj instrukcioj. Se vi ne volas havi multan laboron, kopiu la agordon de la ĉi-kuna tajpi-agordbildo. Post kiam vi lasos la agordon ĝuste egala al tiu de la bildo, klaku sur Bone. Laŭ tiu agordo, AltGr+c = ĉ, AltGr+Shift+c = Ĉ, kaj simile por la aliaj supersignitaj esperanto-literoj.
 
Atentu!
1. Nepre lasu blanke ĉiujn spacojn post la subtitolo
    Klavkomando.
2. Se vi ne iom spertas pri agordo de aplikaĵoj, petu
    helpon de ĉeesta amiko.
 
 
 
Linukso kaj Makintoŝo
 
Uzantoj de Linukso aŭ de Makintoŝo uzas la esperantan alfabeton per rimedoj propraj de tiuj operaciumaj sistemoj, sen la neceso uzi la aplikaĵon Tajpi.